Vortaro B1 vortaro lit-la-sep-kapridoj literatura legado
📄 La Sep Kapridoj (Fratoj Grimm, trad. Kabe)
Estis iam maljuna kaprino, kiu havis sep idojn kaj amis ilin, kiel ĉiu patrino amas siajn infanojn. Iam ŝi volis iri en la arbaron por alporti nutraĵon. Ŝi alvokis ĉiujn sep kaj diris: "Karaj infanoj, mi iras en la arbaron, gardu vin bone kontraŭ la lupo; ne enlasu ĝin, ĉar alie ĝi manĝos vin kun haŭto kaj haroj. La fripono ofte aliformigas sin, sed vi tuj rekonos ĝin per ĝiaj nigraj piedoj kaj ĝia raŭka voĉo." La kapridoj diris: "Kara patrinjo, vi povas trankvile foriri, ni estos singardaj." La patrino ekblekis kaj foriris. Baldaŭ iu ekfrapis la pordon kaj ekkriis: "Malfermu, karaj infanoj, via panjo alportis ion por ĉiu." Sed la kapridoj rekonis la lupon per la raŭka voĉo: "Ni ne malfermos," ili ekkriis, "vi ne estas nia patrino, ŝi havas delikatan voĉon, kaj la via estas raŭka, vi estas la lupo!" La lupo iris en butikon kaj aĉetis grandan pecon da kreto. Ĝi manĝis ĝin kaj ĝia voĉo fariĝis delikata. Ĝi revenis, frapis la pordon kaj ekkriis: "Malfermu karaj infanoj, via patrino alportis ion por ĉiu." Sed ĉar la lupo metis sian nigran piedon en la fenestron, la infanoj rekonis ĝin kaj diris: "Ni ne malfermos, nia patrino ne havas nigrajn piedojn, kiajn vi: vi estas la lupo." La lupo kuris al bakisto kaj diris: "Mi doloriĝis mian piedon, ŝmiru ĝin per pasto." Poste ĝi kuris al la muelisto kaj diris: "Ŝutu blankan farunon sur mian piedon." La muelisto ektimis kaj blankigis ĝian piedon. La fripono iris trian fojon al la pordo kaj diris: "Malfermu, infanoj, jen revenis via kara patrinjo." La kapridoj ekkriis: "Antaŭe montru vian piedon, ni volas vidi, ĉu vi estas nia kara panjo." La lupo metis la piedon en la fenestron — ĝi estis blanka. Ili kredis kaj malfermis la pordon. Sed tiu, kiu eniris, estis la lupo.

→ Iri al gepatra ekzerco

What does this word mean?

pasto

0
⚑ Report an error

Comments

No comments yet.

+ Add translation in English

💡 Suggestions from the dictionary: