Vortaro B1 vortaro zagr radiko
📄 Leciono 7: Laboro
Marko dormis matene tre longe. Kiam li vidis la sunon, subite li eksaltis. Ĉiam li malfruas, kiam li devas iri al la lernejo. Li scias, ke la instruistino malŝatas tion. Sed hodiaŭ li ne volas malfrui. Li rapide metis la vestaĵon. Rapidege li trinkis la kafon. Poste kun la libroj en la mano li kuris kaj saltis laŭ la strato. La homoj rigardis lin kaj diris: " Kia malsaĝa knabo. " Baldaŭ li estis antaŭ la lernejo. Li volis eniri en la lernejon, sed li ne povis. Ĝi estis fermita. Li vidis nek instruiston nek gelernantojn. Li eksidis antaŭ la lernejo kaj pensis: kio okazis? – Diable, nun mi memoras! Hodiaŭ estas dimanĉo!

→ Iri al gepatra ekzerco

What is the Esperanto root for: radiko

devil

Loading…
0
⚑ Report an error

Comments

No comments yet.

+ Add translation in English