Vortaro B1 vortaro zagr pronomo
📄 fundamenta-ekzercaro-31
Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. — Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. — Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. — Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. — Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. — La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. — Mi diris al la reĝo : via reĝa moŝto, pardonu min! — El la tri leteroj unu estis adresita : al Lia Episkopa Moŝto. Sinjoro N.; la dua : al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria : al Lia Moŝto, Sinjoro D. — La sufikso « um » ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun « um » oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple : plenumi, kolumo, manumo. — Mi volonte plenumis lian deziron. — En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. — Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, sanilo, resanigi, resaniĝanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanilaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.

→ Iri al gepatra ekzerco

What does this word mean?

ĝiaj

0
⚑ Report an error

Comments

No comments yet.

+ Add translation in English