Vortaro B1 vortaro zagr radiko
📄 Vivo de Zamenhof — Infano en Bjalistoko (Edmond Privat)
De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la impreso: jen la tri ĉefaj elementoj en la formado de Zamenhofa genio. Sur la litva tero kvar gentoj malsamaj loĝis en la urboj, kun celoj kontraŭaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato al strato regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo ĉiutaga, venĝemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfeliĉa naskiĝis Zamenhof. La knabo ja vidis la faktojn ĉirkaŭ si en stratoj Bjalistokoaj. Sur la vendoplaco moviĝis la popolamaso. Bruladis paŝoj kaj paroloj en zumado laŭta. Briladis koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj ŝaloj de virinoj el la kamparo litva, ŝafaj peltoj, grizaj vestoj de soldatoj. Disputis vendistinoj kun germana marĉandulo. Plendis virinoj en dialekto litva. La policanoj ne komprenis. "Ruse parolu!" minacis la oficiro, "nur ruse, ne lingvaĉe! Ĉi tie estas rusa lando!" Protestis Polo el la amaso — jen lin kaptis la ĝendarmoj. Silentas la vilaĝanoj. Kion scias tiuj homoj unuj pri la aliaj? Ke ankaŭ ili havas koron, konas ĝojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj infanoj? Eĉ penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj, Poloj, Germanoj — ne homoj, sole gentoj. En sia domo ĉiu akceptas nur samgentanojn. Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistoko. Kion fari, por ke la homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj incitoj rezultas iam veraj katastrofoj. Kvardek jarojn pli poste, en 1906, Zamenhof parolis en Ĝenevo pri la Bjalostoka pogromo: "Ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj!"

→ Iri al gepatra ekzerco

What is the Esperanto root for: radiko

free

Loading…
0
⚑ Report an error

Comments

No comments yet.

+ Add translation in English