Vortaro B1 vortaro zagr radiko
📄 Mil Naŭcent Okdek Kvar — Komenco (George Orwell)
Estis hela malvarma tago en aprilo, kaj la horloĝoj sonigis la dektrian horon. Winston Smith, kun la mentono premita en la bruston, por eskapi de la akrega vento, rapide puŝis sin tra la vitrajn pordojn de la Loĝejoj de la Venko, kvankam ne sufiĉe rapide por neebligi la eniron kun li de nebuleto de eroplena polvo. La koridoro fetoris pro boligitaj brasikoj kaj malnovaj ĉifonaj matoj. Ĉe unu finaĵo kolorita afiŝo, tro granda por endoma montrado, estis najlita al la muro. Ĝi montris nur enorman vizaĝon, larĝan pli ol metron: la vizaĝon de viro eble kvardekkvinjaraĝa, kun dikaj nigraj lipharoj kaj neglataj, sed belaj, trajtoj. Winston paŝis al la ŝtuparo. Ne utilus provi la lifton. Eĉ dum la plej bonaj periodoj, ĝi malofte funkciis, kaj nuntempe la elektro estis malŝaltita dum la taghoroj. Tio estis parto de la ekonomi-kampanjo, prepare por la Semajno da Malamo. La apartamento estis sur la sepa etaĝo, kaj Winston, kiu estis trideknaŭjaraĝa, kaj havis varikan ulceron super sia dekstra maleolo, grimpis malrapide, haltante plurfoje por ripozeti. Ĉe ĉiu placeto, kontraŭ la liftejo, la afiŝo kun la enorma vizaĝo rigardis de la muro. GRANDA FRATO RIGARDAS VIN, diris la vortoj sub la bildo. Ekstere, eĉ tra la fermita fenestroglaco, la mondo aspektis malvarmega. Malsupre, en la strato, etaj kirloventoj spirale kirladis polvon kaj ŝiritajn paperpecojn. La vizaĝo kun nigraj lipharoj rigardis de ĉiu grava angulo. GRANDA FRATO RIGARDAS VIN.

→ Iri al gepatra ekzerco

What is the Esperanto root for: radiko

useful

Loading…
0
⚑ Report an error

Comments

No comments yet.

+ Add translation in English