📄 Fundamenta Ekzercaro #20/31
- fundamenta-ekzercaro-01
- fundamenta-ekzercaro-02
- fundamenta-ekzercaro-03
- fundamenta-ekzercaro-04
- fundamenta-ekzercaro-05
- fundamenta-ekzercaro-06
- fundamenta-ekzercaro-07
- fundamenta-ekzercaro-08
- fundamenta-ekzercaro-09
- fundamenta-ekzercaro-10
- fundamenta-ekzercaro-11
- fundamenta-ekzercaro-12
- fundamenta-ekzercaro-13
- fundamenta-ekzercaro-14
- fundamenta-ekzercaro-15
- fundamenta-ekzercaro-16
- fundamenta-ekzercaro-17
- fundamenta-ekzercaro-18
- fundamenta-ekzercaro-19
- fundamenta-ekzercaro-20
- fundamenta-ekzercaro-21
- fundamenta-ekzercaro-22
- fundamenta-ekzercaro-23
- fundamenta-ekzercaro-24
- fundamenta-ekzercaro-25
- fundamenta-ekzercaro-26
- fundamenta-ekzercaro-27
- fundamenta-ekzercaro-28
- fundamenta-ekzercaro-29
- fundamenta-ekzercaro-30
- fundamenta-ekzercaro-31
▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪◆▫▫▫▫▫▫▫▫▫▫▫
Lia kolero longe daŭris. — Li estas hodiaŭ en kolera humoro. — Li koleras kaj insultas. — Li fermis kolere la pordon. — Lia filo mortis kaj estas nun malviva. — La korpo estas morta, la animo estas senmorta. — Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. — Li parolas, kaj lia parolo fluas dolĉe kaj agrable. — Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. — Li estas bona parolanto. — Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. — Li loĝas ekster la urbo. — La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. — Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. — Kia granda brulo! kio brulas? — Ligno estas bona brula materialo. — La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. — Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. — La birdo ne forflugis : ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. — Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. — Lernolibron oni devas ne traleĝi, sed tralerni. — Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon. — En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. — Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.