Vortaro C1 vortaro lit-zamenhof-kongreso-1905 literatura legado
📄 Reĝo Maĉjo Unua (Janusz Korczak)
Maturaj homoj prefere ne legu mian rakonton, ĉar estas en ĝi malkonvenaj ĉapitroj, kiujn ili ne komprenos kaj pro tio primokos. Sed se ili nepre volas, ili legu — al plenkreskuloj oni ja nenion povas malpermesi — ili ne obeas. La rakonto komenciĝas tiel: La doktoro diris, ke se la reĝo dum tri tagoj ne resaniĝos, estos tre malbone. Ĉiuj tre ĉagreniĝis, kaj la plej maljuna ministro surmetis okulvitrojn kaj demandis: "Do kio okazos, se la reĝo ne resaniĝos?" La doktoro ne volis klare diri tion, sed ĉiuj komprenis, ke la reĝo mortos. La plej maljuna ministro tre malĝojis kaj invitis al konferenco la aliajn ministrojn. Ili kolektiĝis en granda salono, lokiĝis en komfortaj apogseĝoj ĉe longa tablo. Antaŭ ĉiu ministro kuŝis paperfolio kaj du krajonoj; unu krajono estis ordinara, kaj la dua estis ĉe unu flanko blua, ĉe la alia ruĝa. La ministroj ŝlosis la pordon, por ke neniu malhelpu la kunsidon, ili lumigis elektrajn lampojn kaj parolis nenion. Poste la plej maljuna ministro eksonorigis la sonorileton kaj diris: "Nun ni interkonsiliĝos, kion fari, ĉar la reĝo estas malsana kaj ne plu povas regi." "Mi pensas," diris la militministro, "ke oni devas venigi la kuraciston, por ke li klare diru, ĉu li povas sanigi lin."

→ Iri al gepatra ekzerco

What does this word mean?

ministro

0
⚑ Report an error

Comments

No comments yet.

+ Add translation in English

💡 Suggestions from the dictionary: