Vortaro B1 vortaro zagr koloro
📄 La Aventuroj de Pinokjo — Ĉapitro 1 (Carlo Collodi)
—Ne, geknaboj, vi eraras. Estis iam lignopeco. Ĝi ne estis io luksa, sed simpla peco el stako, tia, kian vintre oni metas en la fornon aŭ kamenon por bruligi fajron kaj varmigi la ĉambron. Mi ne scias, kiel okazis, sed fakto estas, ke iun tagon tiu lignopeco venis en la laborejon de maljuna lignaĵisto, kies nomo estis majstro Antono, kvankam ĉiuj nomis lin nur Ĉerizo pro makulo sur la nazopinto, ĉiam brila kaj ruĝa, simile al matura ĉerizo! Kiam majstro Ĉerizo ekvidis la lignopecon, li tre ekĝojis, kontente kunfrotis la manojn, kaj murmuris duonlaŭte: —Ĉi tiu ligno venis ĝustatempe: mi uzos ĝin por fari el ĝi piedon por tablo. Dirite, farite: senplie li prenis akran adzon por senŝeligi ĝin, sed kiam li ĝuste pretis fari la unuan frapon, lia brako restis en la aero, ĉar li ekaŭdis voĉeton tre mallaŭtetan, kiu diris peteme: —Ne batu min tiel forte! Vi povas imagi, kia miro frapis tiun bonan maljunulon majstron Ĉerizon. Gape li ĉirkaŭokulis en la ejo por vidi, de kie povis veni la voĉeto, sed neniun li vidis! Li rigardis sub la tablon — neniu; rigardis en la ŝrankon — same neniu; malfermis eĉ la pordon de la laborejo por elrigardi al la strato — ankaŭ neniu! —Mi jam komprenas, — li diris ridetante, kaj gratis sian perukon, — estas klare: mi ĝin nur imagis. Ni reiru al la laboro. Kaj li reprenis la adzon, donis fortegan frapon sur la lignopecon. —Oj, vi kaŭzas al mi doloron! — kriis plendeme la sama voĉeto. Ĉi-foje la kompatinda majstro Ĉerizo falis sur la plankon, kiel fulmofrapito.

→ Iri al gepatra ekzerco

What is the Esperanto word?

red

Loading…
0
⚑ Report an error

Comments

No comments yet.

+ Add translation in English

💡 Suggestions from the dictionary: