Vortaro B1 vortaro zagr radiko
📄 fundamenta-ekzercaro-12
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo, staranta senmove. — Promenante sur la strato, mi falis. — Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. — Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. — Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. — La falinta homo ne povis sin levi. — Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem pli multe meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto, dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. — La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas. — Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. — En la lingvo « Esperanto » ni vidas la estontan lingvon helpantan de la tuta mondo. — Aŭgusto estas mia plej amata filo. — Mono havata estas pli grava ol havita. — Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. — La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. — Li venis al mi tute ne atendite. — Homo, kim oni devas juĝi, estas juĝoto.

→ Iri al gepatra ekzerco

What is the Esperanto root for: radiko

time

Loading…
0
⚑ Report an error

Comments

No comments yet.

+ Add translation in English