Plenigi blankon A1 ekzerco zagr-02 plenigi
📄 Zagreba metodo - leciono 2 #5/5

▪▪▪▪◆

📄 Leciono 2: En la urbo
Marko havas amikinon. Ŝia nomo estas Ana. Ŝi estas juna kaj bela. Ana kaj Marko estas geamikoj. Ana venis al la hejmo de Marko. – Bonvolu eniri, amikino. – Saluton Marko. Kion vi faras? – Saluton. Mi legis, sed nun mi volas paroli kun vi. – Ĉu vi havas bonan libron? – Jes, mi havas. Mi ŝatas legi nur bonajn librojn. Ĉu vi volas trinki kafon? – Jes. Ĉu viaj gepatroj kaj gefratoj estas en via hejmo? – Ne. Jen la kafo, ĝi estas ankoraŭ varma. Mi nun kuiris ĝin. – Dankon. Mi povas trinki ankaŭ malvarman kafon. Marko rigardis la belajn okulojn de Ana. Mi vidas, ke li amas ŝin.

→ Iri al gepatra ekzerco

Ili havas facillernolibroj.

Loading…
0
⚑ Report an error

Comments

No comments yet.

+ Add translation in English