Plenigi blankon A1 ekzerco zagr-03 plenigi
📄 Zagreba metodo - leciono 3 #4/6

▪▪▪◆▫▫

📄 Leciono 3: Vojaĝo
Ana kaj Marko longe parolis antaŭ la lernejo. Poste ili ĝoje iris tra la strato. Estis varma tago. Ili vidis kafejon kaj en ĝi kukojn. – Ni eniru kaj manĝu – diris Marko. – Ĉu vi havas sufiĉan monon? – Kompreneble, mi havas cent dolarojn. – Ho, vi estas riĉa! La kelnero alportis multajn kukojn. Ili manĝis kaj post la manĝo la kelnero denove venis. Marko serĉis en unu loko … serĉis en alia … Lia vizaĝo estis malĝoja. Fine li diris per malforta voĉo: – Mi ne havas monon. Kio okazis poste? Ĉu vi scias?

→ Iri al gepatra ekzerco

Ni kun lernas en lerno.

Loading…
0
⚑ Report an error

Comments

No comments yet.

+ Add translation in English