Plenigi blankon A2 ekzerco zagr-06 plenigi
📄 Zagreba metodo - leciono 6 #5/6

▪▪▪▪◆▫

📄 Leciono 6: Manĝo
Maja estas beleta junulino. Ĉiuj ŝiaj geamikoj amas ŝin. Antaŭ tri tagoj malbono okazis: sur strato aŭto faligis ŝin. Maja malsaniĝis kaj havas altan temperaturon. Ŝia patrino diris, ke ŝi devas resti hejme. Morgaŭ ŝi vokos doktoron. La doktoro venis je la naŭa horo por helpi al Maja. – Diru "A" … montru viajn manojn … montru viajn piedojn … malvestu vin! La doktoro ĉion bone rigardis kaj fine diris: – Unu semajnon restu hejme kaj … ne iru sub aŭton. Trinku multan teon matene kaj vespere. Mi deziras, ke vi estu trankvila. Post unu semajno vi fartos pli bone. Mi venos por revidi vin. – Sinjoro doktoro, ĉu mia bonega amiko Karlo povas veni vidi min? – Hm, jes … jes. Li povas veni … sed ankaŭ li estu trankvila.

→ Iri al gepatra ekzerco

Mi faris maltrankvila, kiam mi vidis vin.

Loading…
0
⚑ Report an error

Comments

No comments yet.

+ Add translation in English