Vortaro B1 vortaro pmeg-substantivoj pmeg gramatiko
📄 PMEG – Adjektivoj (A-vortoj)
Vorto kun la finaĵo A nomiĝas A-vorto. A-vortoj montras ecojn, kvalitojn, apartenojn, rilatojn ktp., kaj estas uzataj por priskribi. La A-finaĵo aldonas la ĝeneralan ideon «karakterizata de tio, kion esprimas la radiko». longa = havanta multe da longo ruĝa = havanta ruĝon kiel econ bona = karakterizata de bono homa = rilata al homoj Post A-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por multenombro, kaj N-finaĵo por frazrolo, ĉiam J antaŭ N: longaj — longan — longajn. A-vortoj estas uzataj precipe por priskribi O-vortojn. Rekte priskribantaj A-vortoj staras plej ofte antaŭ la priskribata O-vorto, sed povas ankaŭ stari poste: granda domo — domo granda la longa tago — la tago longa fama Franca verkisto A-vorto povas ankaŭ priskribi ion pere de verbo (perverba priskribo): La domo estas granda. Tiuj ĉi verkistoj estas famaj. Mi farbis mian domon blanka. Ankaŭ posedaj pronomoj kaj vicordaj nombrovortoj estas A-vortoj: ŝia, nia, sia, dua, sesa, dek-unua.

→ Iri al gepatra ekzerco

No definition yet in English for this word.

nomiĝi

0
⚑ Report an error

Comments

No comments yet.

+ Add translation in English