📄 Fragmentoj el la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko #2/9
▪◆▫▫▫▫▫▫▫
PMEG – Adjektivoj (A-vortoj)
Vorto kun la finaĵo A nomiĝas A-vorto. A-vortoj montras ecojn, kvalitojn, apartenojn, rilatojn ktp., kaj estas uzataj por priskribi. La A-finaĵo aldonas la ĝeneralan ideon «karakterizata de tio, kion esprimas la radiko».
longa = havanta multe da longo
ruĝa = havanta ruĝon kiel econ
bona = karakterizata de bono
homa = rilata al homoj
Post A-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por multenombro, kaj N-finaĵo por frazrolo, ĉiam J antaŭ N: longaj — longan — longajn.
A-vortoj estas uzataj precipe por priskribi O-vortojn. Rekte priskribantaj A-vortoj staras plej ofte antaŭ la priskribata O-vorto, sed povas ankaŭ stari poste:
granda domo — domo granda
la longa tago — la tago longa
fama Franca verkisto
A-vorto povas ankaŭ priskribi ion pere de verbo (perverba priskribo):
La domo estas granda.
Tiuj ĉi verkistoj estas famaj.
Mi farbis mian domon blanka.
Ankaŭ posedaj pronomoj kaj vicordaj nombrovortoj estas A-vortoj: ŝia, nia, sia, dua, sesa, dek-unua.