Legado B2 pmeg gramatiko
📄 Fragmentoj el la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko #4/9

▪▪▪◆▫▫▫▫▫

PMEG – Pronomoj

Pronomoj estas vortetoj, kiujn oni uzas por paroli pri tute konataj aferoj. En Esperanto ekzistas dek personaj pronomoj:

mi = la parolanto
ni = la parolanto kaj alia(j) persono(j)
vi = la alparolato(j)
li = la priparolata vira personopersono kun nekonata sekso
ŝi = la priparolata ina persono
ĝi = la priparolata aĵo, bestoinfaneto
ili = la priparolataj personoj, aĵojbestoj
oni = neprecizigita(j) persono(j)
si = la sama persono kiel la subjekto, se tiu ne estas mi, ni aŭ vi

Personaj pronomoj povas ricevi la finaĵon N: Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Ĉu vi ĝin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.

Se oni aldonas la finaĵon A al personaj pronomoj, oni kreas posedajn pronomojn:
mia = (la)... de mi
nia = (la)... de ni
via = (la)... de vi
lia = (la)... de li
ŝia = (la)... de ŝi
ĝia = (la)... de ĝi
ilia = (la)... de ili
sia = (la)... de si

La pronomo si estas uzata por referi returne al la subjekto de la sama frazo: Petro lavas sin. Li prenis sian ĉapelon. Tio estas alia ol: Petro lavas lin (= iun alian homon).

0
⚑ Report an error

Comments

No comments yet.

+ Add translation in English