📄 Fragmentoj el la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko #7/9
▪▪▪▪▪▪◆▫▫
PMEG – Tabelvortoj
45 vortetoj nomiĝas tabelvortoj, ĉar oni povas ilin aranĝi en tabelo laŭ similaj formoj kaj similaj signifoj. Ĉiu tabelvorto konsistas el antaŭparto kaj postparto.
Antaŭpartoj:
KI- = demandovorto, rilata vorto
TI- = montrovorto
I- = nedifinita vorto
ĈI- = tutampleksa vorto
NENI- = nea vorto
Postpartoj:
-U = individuo: kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu
-O = afero: kio, tio, io, ĉio, nenio
-A = eco, speco: kia, tia, ia, ĉia, nenia
-E = loko: kie, tie, ie, ĉie, nenie
-AM = tempo: kiam, tiam, iam, ĉiam, neniam
-AL = kaŭzo: kial, tial, ial, ĉial, nenial
-EL = maniero: kiel, tiel, iel, ĉiel, neniel
-OM = kvanto: kiom, tiom, iom, ĉiom, neniom
La tabelvortoj je U kaj A povas ricevi la finaĵojn J kaj N: kiujn, tiujn, iujn, ĉiujn, neniujn. La tabelvortoj je O povas ricevi N, sed normale ne J: kion, tion, ion, ĉion, nenion.
Ekzemploj: Kiu estas tiu homo? Tio estas bela. Mi ne scias, kio okazis. Ĉiuj venis. Li neniam helpas.