Legado B1 pmeg gramatiko
📄 Fragmentoj el la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko #3/9

▪▪◆▫▫▫▫▫▫

PMEG – Verbaj finaĵoj

Verboj kun AS, IS, OS, US aŭ U rolas kiel ĉefverboj de frazo. Verboj kun I-finaĵo ne rolas kiel ĉefverbo, sed havas diversajn aliajn rolojn. I-verbo estas tradicie rigardataj kiel la baza formo de verbo — tial verboj aperas en I-formo en vortaroj.

La diversaj verbfinaĵoj prezentas agojn en kvar modoj: la neŭtrala modo (I-finaĵo), la reala modo, la vola modo (U-finaĵo) kaj la imaga modo (US-finaĵo). En la reala modo oni distingas inter tri tempoj.

Neŭtrala modo — I-finaĵo: nur nomas agon aŭ staton, sen montri ĉu temas pri realaĵo, voloimago. Mi volas labori. Estas tede labori.

Nun-tempo — AS-finaĵo: la ago estas reala, efektiva, kaj komenciĝis sed ne finiĝis. Mi sidas sur seĝo. Kvar kaj dek ok faras dudek du. En la vintro oni hejtas la fornojn.

Pasinta tempo — IS-finaĵo: la ago estas reala, sed okazis iam antaŭ la momento de parolado. Mi sidis tiam sur seĝo. Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min.

Venonta tempo — OS-finaĵo: la ago estos reala, sed ankoraŭ ne komenciĝis. Mi iros morgaŭ. Ĉu vi estos tie?

Vola modo — U-finaĵo: esprimas volon, peton, ordonon aŭ celon. Venu! Ni iru. Mi volas, ke vi legu tion.

Imaga modo — US-finaĵo: esprimas ion hipotezan. Se mi havus monon, mi vojaĝus. Mi estus feliĉa.

0
⚑ Report an error

Comments

No comments yet.

+ Add translation in English